Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

En memorlibron de amiko

Amik', ĉu legis vi en la Biblio
la historion de la oleuj'?
Skribita tie estas pri ĝi tio,
ke post elverŝo ĝi pleniĝis tuj.

Bildo de vivo estas tiu kruĉo,
mi tial ridas pri la stultular',
kiuj apenaŭ riskas por eksuĉo
entrempi langon pro sensenca ŝpar'.

Saĝulo sorbas el la suko dolĉa
de l' kruĉo ofte kaj po longa glut'.
Pro kio ŝpari? Pri la kruĉo sorĉa
li scias, ke ĝi plenos post minut'.